====== Kursfina kanto ====== ^Muziko|melodio de: Er was een oorlogsschip| ^Esperanta teksto|[[A. v. d. STARRE]]| ^Tipo|adapto| Por soprano (prefere tre juna knabino) kaj tenoro. Cxiun verson la soprano kantas unue, la tenoro due. ===== Teksto ===== Ni kantas al publik', Ni kantas por amuzi vin, ni kantas pro muzik'. Ni kantas pro la kant'. Ne estas pli kantema par' en nia tuta land'. Ni kantas pro cxi fest'. Kaj forte ni konsilas vin: Auxskultu sen [protest'. Ni kantas pri la fin', De l' kurso kaj gratulas ni, al kiuj sekvis gxin. Ni kantas pri l' sukces'. Scivolas, cxu kursintoj nun aligxos, ne aux jes. Ni kantas pri valor'. De forta Esperanto-grup', vi do ne restu for! Ni kantas kun la cel', Ja esperantistigi vin, ne gravas do: kiel? Ni kantis; Jen la fin'! Nun estas via vico jam. Ni kore dankas vin! {{tag>kanto litero_k esperanto}}