====== Kvankam ni virinas ====== ^Kantas|[[Anjo Amika]]| Itala feminisma kanto ===== Teksto ===== Kvankam ni virinas, virinas ni sen timo, cxar ni amas niajn filojn, cxar ni amas niajn filojn. Kaj kvankam ni virinas, virinas ni sen timo, cxar ni amas niajn filojn, kunluktas ni sen limo. //Refreno:// >Oh lioj, lioj, la, nia ligo kreskas jam, cxe ni socialistoj, cxe ni socialistoj, Oh lioj, lioj, la, nia ligo kreskas jam, cx ni socialistoj, cxe ni libero am'. Sed mankas nun libero, cxar mankas solidaro, ne restu vi sen faro, ne restu vi sen faro. Sed mankas nun libero, cxar mankas solidaro, ne restu vi sen faro kaj sklavo de la mastr'. //Refreno// Kaj kvankam ni virinas, virinas ni sen timo, defendas nin la lango, defendas nin la lango. Kaj kvankam ni virinas, virinas ni sen timo, defendas nin la lango, cxar gxin ne kovras sximo. //Refreno// Kaj vi sinjoraj mosxtoj, sxvelantaj pro fiero, vi altigu la salajron, vi altigu la salajron. Kaj vi sinjoraj mosxtoj, sxvelantaj pro fiero, vi altigu la salajron, finita la afero! //Refreno// {{tag>kanto litero_k itala kasedo}}