====== Kvankam Vintro Jam Pasis ====== //Auxtoras [[Ocxjo DADAEV]]// ===== Teksto ===== Kvankam vintro jam pasis, Sed la vojon plu kovras la negxo. Kiel tio okazis? Kial min katenigis la strecxo? Kaj la trajno al vi Malaperis el mia horaro. Restis nur iluzi' Kaj en mia notlibro eraro. Ne preparas mi ajxojn Por veturi al tiu direkto. Miliono da pasxoj - Tio estas ne mia elekto. Tio estas destin'. Kaj la vojo min vokas al starto. Ja ne vidis mi vin Post disigxo komence de marto. {{tag>litero_k kanto}}