====== Kvazaux La Arboj ====== //Teksto de O.Obuhxov, muziko de [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Homoj kvazaux la arboj, Kreskantaj en densa bosketo, Sukon de tero sucxas, Per verdo folia sxprucas, Kaj atendante profeton Brancxojn najbarajn enplektas; La profeton susure petas. L' arboj kvazaux la fostoj Froste tremas pro alta tensio, Varmon la dezirantaj, Dratojn la brakumantaj, La brulantaj en fair' de pasio Sub topora kombilo falas, Kiu gxis horizonto fatalas. Homoj kvazaux la arboj. L' arboj kvazaux la fostoj. Homoj kvazaux la arboj. L' arboj kvazaux la homoj. {{tag>litero_k kanto}}