====== Kvieta paco, jam ne vi restos! ====== ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Nu är det slut med den lugna friden| ===== Teksto ===== Kvieta paco, jam ne vi restos! Dangxera tempo morgauxe estos. Al ni minacas terura sort'. Infanoj, flugu ni for de l' mort'! Ho jes, sukcesis la flug' unua. Ripozu nun iom por la dua! Post tio super la lagon for! Jen la insulo! Benita hor'! Vespere, kiam la sun' subiras, ni super montoj kaj valoj iras. Alia loko akceptos nin. Cxasisto tie ne trovos sin. Adiaux nun, kara regiono! Revenos mi dum printempsezono al herbotufoj en junklaget' kaj logxas ree sur insulet'. {{tag>kanto litero_k sveda}}