====== Kvin fratetoj ====== ^E-teksto|K. G. Gebauer| ^MIDI|{{:muziko:kvin_fratetoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:kvin_fratetoj.png}} Kvin fratetojn konas mi, Espereble ankaux vi! Ili estas cxe labor’ vere al la hom’: trezor’! Estro estas la dikul’ lia volo — jen, regul’! Kaj se vi malhavas lin vere, mi bedauxras vin! Montra fingro sekvas do, ofte frandas, — eble tro! Al infano la montril’ dum lernado por util’. Meze staras la longul’, tauxgas ne por manipul’. Sed por vela hoktirad’ lerta laux plej alta grad’. Gloron al numero kvar! Li la ringon portas, cxar pri felicxo flustras li — sed pri gxi silentu ni! En la fino malgrandul’ sidas, preskaux en angul’. Sin amuzas sen obstin’ — kiel iam Cindrulin’. Se ni donas cxiujn kvin reciproke je la fin’ jen manprem’ kaj gxis-revid’! Ne forgesu do perfid’! {{tag>kanto litero_k kanto notoj midi infana}}