====== Kvindeka vintro ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Mikaelo BRONSxTEJN]]| 1999 ===== Teksto ===== Pasis matenoj drolaj kun la vekigxa fresx’. Trans la fenestr’ piroloj pomas en griza negx’. Negxa nubar’ tagmeza dauxras en venta flu’, kaj la pensado peza naskas nenion plu krom la mokantaj rimoj. Venu do vi, viktimoj – cxiam nun por regalo pretas ofenda galo. Mia kvindeka vintro... Min, jam vivantan super meza poeta agx’, mergas en fastan supon duboj kaj malkuragx’, kaj por pasigi nokton en cxiovora am’ la posedatan dokton mi ne oferus jam. For de l’ strecxitaj kordoj prenis amikojn sortoj, tamen la mia vanta lasis min plu vivanta. Mia kvindeka vintro... Voston pistole teni min instruadis sort’. Cxion forprenas de ni la senkompata mort’. Do, se l’ fortun’ favoros per la netruda help’, – ree konvaloj floros en la printempa hel’, ree odoros pinoj, ree incitos inoj, ree por gxua frando tentos animon brando. Mia kvindeka vintro... Mia kvindeka vintro – pasis la vivkulmin’. Mia kvindeka vintro, mi ne malamas vin. Eble modera virto venos en maja klar’... Mia kvindeka vintro pasxas laux kalendar’. Estu, do, mi trovinta vojon en negxo vintra preter la plendoj vanaj pri panoj kaj malsanoj... Mia kvindeka vintro... Mia amiko juna, mi ne jxaluzas, ne. Helpos dum ir’ komuna vin mia nuna negx’. Iom senbrida ardo cedos al la raci’, kaj, spite al singardo, foje ekriskos mi. Penu momentojn sxpari, penu pli multon fari, cxar kun rapid’ avia venos ankaux la via – via kvindeka vintro... {{tag>kanto litero_k esperanto barda}}