====== L’ almozulo ====== ^Muziko|József DINNYÉS| ^E-teksto|[[wpeo>Raymond SCHWARTZ]]| ^MIDI|{{:muziko:l_almozulo.mid}}| Aperis en la sonkasedo //Al Venko!//, eldonita de Lingvo-Studio en 1986. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:l_almozulo.png}} {{:bildoj:alvenko.jpg?150}} Cxiutage kun vespero Venas almozulo, Kaj li staras longajn horojn Cxe la stratangulo. Viro eble kvindekjara Kun mizera masko, Tial, ke kompaton veki Estas lia tasko. Ftiza tuso tamp’ al tempe Skuas lian kapon, Pli insiste li etendas Grasmakulan cxapon. Li al bonaj virinetoj Bruan dankon macxas, Post avaraj senkoruloj Li indigne kracxas. Kaj senbrue malrapide, Kiel li alvenas, Li, parenc’ de noktaj ombroj, Lame sin fortrenas... Cxiutage dum noktmezo Brute sen kompato Sxiras min en sana dormo Bruo sur la strato: L’almozulo kun kolegoj Dancas farandolon Kaj ebriaj ili grakas Vengxan karmanjolon. {{tag>kanto litero_A kanto esperanto noto midi akordoj}}