====== L' alveno de l' aŭtun' ====== ^Muziko|[[Johannes Mueller]]| ^Esperanta teksto|[[Johannes Mueller]]| ^Esperanta plenumo|[[Johannes Mueller]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[Johannes Mueller]]| ^Originala teksto|[[Johannes Mueller]]| ===== Teksto ===== Naĝas du cignoj en la pluv' kaj vere ŝajnas ke neniam ĝi ĉesas senĉesa diluv' Grizas la nuboj en l' ĉiel la kamparo tristas kaj ĝi perdiĝas en nokto sen stel' //Refreno:// >Ne ĉiutage povas brili la sun' >Ĉu ne ankaŭ foje plaĉas >eĉ se la vetero aĉas >l' alveno de l' aŭtun'? Vidu jen arbaro multkolora kaj ruĝa kaj verda kaj flava ŝuŝas la vento malvarma foliaro multkolora ĉirkaŭsvarma //Refreno:// Karesumu kun amikoj en la varm' Trinku varman ĉokoladon kaj aŭskultu la pluvgutojn sur l' tegment' de la kaban' //Refreno:// ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://muziko.johannes-mueller.org/kantoj/l_alveno_de_l_auxtun.html]] {{tag>kanto litero_l}}