====== La 100a fojo ====== ^Teksto|Tomas FREJARÖ| ^Muziko|[[La Perdita Generacio]]| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]] (Tomio)| Omaĝo al Varsovia Vento okaze de ilia 100a elsendo. Cxi kanto venkis na "somerfrapo 2015" kaj ricevis la duan premion de "Kanto de la jaro" 2015. ===== Akordoj ===== (kapotasto je baro III, do sona tonalo estas F) fajfado: G D E Aadd9 A7 strofo: /:DΔ7 /f# Em /d A Aadd9/g D /a DΔ7 /f# Em Gm D ://(2: /d e f# ) ponto: G D E Aadd9 A7 G Em D Aadd9 Em G E E7 Em Gm D A7 ===== Teksto ===== la unua fojo certe resonoras ankaŭ dua fojo daŭras en memor' se la tria, kvina, deka fojo koras papilio iĝis or' nu, se eĉ la centa fojo nun okazos tutsendube ĝi ne estas sen valor' ja tavolo post tavolo ĝi emfazos jen naskiĝas horoflor' ja survoje aperis flugil' aperis stela stil', malaperis krokodil' aperas ke survoje la ventoŝirmil' iĝis tro, tro eta aperis glicirizo kaj dolĉa vanil' estu preta por momento kiam pluvas klorofil' ĝis la centa fojo eble kalkuleblas sed je mil tutsimple multas la amor' kamaradoj, dum la verda vent' malfeblas kore kantu kiel ĥor' //: kamaradoj, ni per agoj mondon meblas jen naskiĝas horoflor' :// {{tag>kanto litero_L}}