====== La Adiauxa ====== //Kantas [[Mikaelo BRONSxTEJN]], datita 1990.// ===== Teksto ===== Venis printempo al niaj negxoj por la vekigxo, pentoj kaj pregxoj. Inter la festoj tagoj forkuras. Auxdu, amikoj - mi forveturas! Eble mi sxangxis bonon al bono, kukon formangxis super duono... Tute senhonte grizas tempioj, - estas la vivo kuko aroma, - do, kion fari, amikoj miaj?! Foje l' destino batis min forte, sed en obstino mi iris for de kruda malico, trompo sxancela al vi, amikoj, la rondo hela, ne por en ploroj ekplendi krocxe, - cxiuj ni fartas ne senriprocxe. Inter kutimaj mokoj kaj pikoj mi vian eston, vian sinceron, vian memoron dankas, amikoj! Ne tro sopiru, ankaux mi - ne tro - trans la atendo dekmilkilometra ligos nin cxiam la rememoroj: gxojoj naivaj, frostoj kaj floroj. Donos la sorto la sopiraton, venos la festo en nian straton: iam denove kunvenos ni, kaj trinkos la vinon, kantos la kantojn, gxuos parolojn, miaj amikoj!... {{tag>litero_a kanto}}