====== La afiksoj ====== ^Muziko|germana melodio| ^MIDI|{{:muziko:la_afiksoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_afiksoj.png}} Se bela vetero, promena invit', mal bela restigas min hejme en lit'. Per ,,et" malpliigu, pliiguper ,,eg". Tre placxas busxeto, sed ne la busxeg'. Prahomoj logxadis en roka kavern', en kiu dum nokte ne lumis lantern'. Bopatro, la patro de mia edzin', sed ni ne parolu pri sxia patrin'. Fihomo, se regas morala difekt', homacxo se tedas malplacxa aspekt'. La ekslernejanon plenigas plezur'. Nun lia postajx' ne plu estos tambur'. Disdoni signifas eljxeti tra l’vent' se restas nenio alrampas la pent'. Frauxlino kaj frauxlo jen bona instru'. Geedzoj signifas kunigon de l' du! Ekfaro signifas komencon de far', malfrua eksxparo, fatala erar'. Misuzas pianon cxar mankas talent', malbona ludanto, terura turment'. Foriro gxojigas ne tre ofte nin, escepte en kaz' de l' edzina patrin'. Per ,,ad" oni markas la dauxron de ag', kisado gxojigas sxvitad' estas plag'. Belajxo tre placxas al nia okul', precipe se estas ulino aux ul'. Trinkebla la akvo, trinkinda cxampan', trinkema-la viro kaj eta infan'. Por estro kaj cxefo simila difin', por multaj la estro nur estas edzin'. Regxido infano de regx’ kaj regxin', pulido ideto de pul' kaj pulin'. Ornamu la kolon per bela kolum', ne faru la samon sur kuk' per kukum'! Se tiuj rimajxoj ne placxas al vi, mem faru pli bonajn kaj sendu al ni! {{tag>kanto litero_A kanto origina notoj midi}}