====== La aksoj de la ĉareto ====== Origina titolo: **Los ejes de mi carreta** ===== Teksto ===== //Cxar mi la aksojn ne sxmiras, jen homa mallaborem'.// (2-foje) //Se min knarado altiras, sxmirad', senutila tem'.// (2-foje) //Mi ne bezonas silenton, neniun pensado celas.// (2-foje) //Min ne plu logas la tento, homaro jam ne min pelas.// (2-foje) //Estas afero tro teda sencxese sekvi la vojon,// (2-foje) //pluiri fojon kaj fojon en mia solec' obseda.// (2-foje) La aksojn de la cxareto neniam plu sxmiros mi. {{tag>kanto litero_a hispana}}