====== La akvoturno ĉe Regensburg ====== ^Muziko|Sxvaba popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Zanoni]]| ^Origina titolo|Als wir jüngst in Regensburg waren| ===== Teksto ===== Vizitante Regensburgon Ni transigxis akvoturnon. Ankaux kelka belulin' Volis akompani nin. //Refreno:// >Sxvabaj, bavaraj knabinoj, juhx-hajrasa, Devas kunveturi. Dekdujara knabineto Kunveturis en prameto; Pro nesci' en am-afer' Sxi transigxis sen dangxer'. //Refreno// De la monto sur cxevalo Rajdis kun fier' al valo Nobelino Kunigund' Por transir' de l'akva fund'. //Refreno// Ho sxipisto, mia kara, Cxu la akvo blue-klara Estas plena de dangxer'? Tuj gxin diru kun sincer'! //Refreno// Al knabin' kun mirta krono Ne minacas la malbono; Sen gxi — malfelicxa sort' — Sxin atendas tuja mort! //Refreno// En la mezo de la fluo Niks' alnagxis jen kun bruo, Kaptis je la nobelin' Kaj surfunden tiris sxin. //Refreno// {{tag>kanto litero_a germana}}