====== La Alarmobremso ====== //Kantas [[Kajto]], teksto de [[Marcelo REDOULEZ]], muziko de [[Nanne KALMA]].// ===== Teksto ===== De mia infanagxo, mi cxiam dum vojagxo eksidas proksime al la rugxa helpsignal'. Allogas min tuj tento nur tiri por kontento la cxenon trans la fenestro de la rugxa savokesto. Gxi supre kvazaux tronas, rigardo ekfriponas, sed cxiu bone konas sxildon, kiu admonas: //Refreno:// >"Misuzo estas punota!" averto poliglota, ordona kaj despota. Ne estu idiota! Por ke vi ne hontu, nun kiel mi rakontu pri forto de la deziro forportanta al deliro? Ja cxiuj same sentas kaj tute ne plu pentas, cxar ili al dangxer' plu sopiras kun esper'. Spiritoj nun demonas, cxu iu plu rezonas? Nu, ja en cxiuj sonas vocxo, kiu admonas: >//Refreno// Mi pretas tuj eksalti, alarmon tirensxalti, jxus antaux la drammoment' de tre grava akcident'. Batalos mi konkere por mem tiri fiere la cxenon savantan. Gaj'! Heroo estas mi! Kaj Dum mi fanfaronas, vojagxo monotonas, cxar atendante bonas trajno, kiu admonas: >//Refreno, 3-foje// {{tag>litero_a kanto}}