====== La alaŭdo ====== ^Esperanta teksto|C. Graversen| ^Originala titolo|Velkommen Lærkelil| ^Originala teksto|[[Chr. Richardt]]| ===== Teksto ===== Bonvenon, alauxdet'! Neniu ton-kunmet' de homa virtuozo pli min cxarmas, ol via kantjubil'; la gxojaj tonoj mil ecx vintre per somersonoroj svarmas. Neniam cxas-insid', neniam sang-avid' vin pelas kontraux via frat' kruele; kun milda, pia kor' kaj gxoja birdhumor’ vi flugas rekte supren alcxiele. De l’ alta firmament' kaj sen kapturno-sent', malsupren sxvebas vi al via ino. Cxu super alta nub' aux inter pajlorub' vi agas plenfidele laux destino. Se pauxzas dum tempet' vi, birdo de la kred', dum tra mallum' radias kristsoleno, vi tuj post jarofin' el jubilanta sin' auxguras vigle pri printemp-alveno. Instruu min, amik', pri notoj de l’ muzik' vin deviganta tiel frue ardi, ke lernu ankaux ni tra negxo kaj glaci' la pentekostan brilon jam rigardi! {{tag>kanto litero_a dana}}