====== La alveno de l' printempo ====== ^Muziko|melodio de: Naar kommer Vaaren vel?| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Kiam venos la printempo //en la naturon?// >Kiam ni, la verdstelanoj, Esperantostel-klubanoj, en arbaro kunvenados, kantos, ridos, parolados, — venos printempo, venos printempo. Kiam ni kunvenos en la arbaro? >Kiam laux la kalendaro verda estu la arbaro kun fagarboj cxarmaj, helaj, altaj kaj majestaj, belaj, — oni kunvenos en la arbaro. Kiam la arboj verdigxos? >Kiam varmo al aero, kiam varmo al la tero venos per la bril' de l’ suno, („kora varmo” per la luno) — arboj verdigxos, arboj verdigxos. Kiam venos la varmo? >Kiam estos sur cxielo nuboj ne, sed blua belo, kiam ree suno brilos, dum alauxdo gaje trilos, — al la naturo venos printempo. Kiam venos la printempo //al la homaro?// >Kiam homoj cxiulandaj el nacioj etaj, grandaj kiel fratoj kunvenados, kantos, ridos, parolados, — venos printempo, venos printempo. Kiam oni kunvenos kiel fratoj? >Kiam homoj en la mondo estos granda, verda rondo reciproke sin fidantaj, estimantaj, komprenantaj, — oni kunvenos kiel gefratoj. Kiam la homoj faros grandan rondon? >Kiam brulos paca flamo en la kor' de pura amo, sur homama fundamento homoj faros en konsento — fratan rondegon, fratan rondegon. Kiam venos do la paco? >Nur post granda hombucxado, post doloroj, vekriado. Kiam venos post milito novaj sento kaj spirito, — al la homaro venos printempo. {{tag>kanto litero_a esperanto}}