====== La amo neniam finiĝos (L'​amore non avrà fine) ====== ^Muziko|[[Alberto Flavio FULGONI]]| ^Esperanta teksto|[[Chiara ZINALI, Enzo CIRELLA]]| ^Esperanta plenumo|[[Chiara ZINALI]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|[[Dalita AVANESSIAN]]| ^Originala teksto|[[Antonella BRACCIA]]| ===== Teksto ===== Cxi-nokte mi volas skribi ion Cxar mi bezonegas vin Feble la luno lumigas jam Blankan paperon kaj min Direndas nun tiom da aferoj, ke Ja ne suficxos la ink' Vizagxe larmo ekaperas sed La mano visxos gxin tuj Mi perdas min, kiam mi pensas vin Cxar vi ne estas tie cxi Mi volus provi brakumi vin Bonvolu resti apud mi Kaj en mia animo jen la vaku' La flamo estingigxas jam Bruligas mi gxin denove nun Kaj vi reaperas cxe mi >Mi petas, restu kun mi >Cxar mi bezonegas vin >Iu sentiment'​ granda >Nin ligas >Nin strecxas >​Solvigxos neniam >La amo neniam finigxos >Nek disigonta estas nin >La lumo en via rigardo >Min igas bonfarti >Gxi estas tie cxi >Suferon deziras plu >Nek mi nek certe vi mem >Mi sentas, ke via kareso >Jam tangxas mian koron >​Batantan cxiam pli >La amo ne, ne finigxos iam, >​Naskigxas gxi en nia kor', >La estonto proksimas >Kaj la sunlevigxo ja surprizos nin. Mi tre soifas pri gaja viv' Al vi okazas la sam' La lun' lumigas mian eston jam Kaj dume kreskas la sun' Mi malkovrintas vian amon kaj Gxin nun protektas mia kor' Ridetas mi je la certo, ke Vi estas mia eternec'​ >Mi petas, restu kun mi >Cxar mi bezonegas vin >Iu sentiment'​ granda >Nin ligas >Nin strecxas >​Solvigxos neniam >La amo neniam finigxos >Nek disigonta estas nin >La lumo en via rigardo >Min igas bonfarti >Gxi estas tie cxi >Suferon deziras plu >Nek mi nek certe vi mem >Mi sentas, ke via kareso >Jam tangxas mian koron >​Batantan cxiam pli >La amo ne, ne finigxos iam >​Naskigxas gxi en nia kor' >Iu nova tag' komencigxas >Kaj la vivo invitas amadi cxiam pli >Iu nova tag' komencigxas >Kaj la vivo invitas amadi cxiam pli >Iu nova tag' komencigxas >Kaj la vivo invitas amadi cxiam pli {{tag>​kanto litero_L itala armena}}