====== La aŭto de la ĉefo ====== //Fama REF-kanto. Post la unua fojo oni nur montras aux faras la sonojn, eble montras la radon aux kantas BRM BRM por la auxto, sed ne kantas la vorton, ktp// //Laux melodio: "Glory, glory halleluja"// ===== Teksto ===== {{ :chefo.png}} 1. La auxto de la cxefo havas truon en la rad', (3-foje) ni riparu gxin per peco de macxgum'. 2. La //brm-brm// de la cxefo havas truon en la rad',... 3. La //brm-brm// de la //(montri ĉapelsaluton)// havas truon en la rad',... 4. La //brm-brm// de la //(montri ĉapelsaluton)// havas //psss// en la rad',... 5. La //brm-brm// de la //(montri ĉapelsaluton)// havas //psss// en la //(montri cirklon)//, (3-foje) ni riparu gxin per peco de macxgum'. 6. La //brm-brm// de la //(montri ĉapelsaluton)// havas //psss// en la //(montri cirklon)//, (3-foje) ni riparu gxin per peco de //mjam-mjam'//. ===== Eksteraj ligoj ===== *http://familioj.komputilo.org/ref2005.html Renkontigxo de Esperanto-Familioj {{tag>litero_a kanto}}