====== La „Baleno” de Askalon' ====== ^Auxtoro|Victor von Schefiel (1854)| ^E-teksto|[[wpeo>Wally Cuno]]| ^Origina titolo|Im schwarzen Walfisch zu Askalon| ===== Teksto ===== En la „Baleno” de Askalon' tri tagojn trinkis hom', /: Gxis kiam apud tablo li kusxadis en la dom’. :/ En la „Baleno” de Askalon' la mastro kriis: „Pro Di’! /: Li trinkas pli da Baktra brand', ol povas pagi li;” :/ En la „Baleno” de Askalon' jen estis al trinkul' /: En kojnskrib' sur ses brikoj nun donata la kalkul’. :/ En la „Baleno” de Askalon' la gasto diris: „Ve! /: La monon mi elspezis en gastej' de Ninive’!” :/ En la „Baleno” de Askalon', jen je la kvara hor' /: Servisto el Nubio lin el domo jxetis for. :/ En la „Baleno” de Askalon' estimon trovas gast', /: Nur se li la fakturon jen tuj pagas sen prokrast'. :/ {{tag>kanto litero_b germana}}