====== La bardo irlanda ====== ^E-teksto|[[wpeo>William Harvey (esperantisto)|W. Harvey]]| ^Teksto|[[wpeo>Thomas Moore|Thomas MOORE]]| ^Origina teksto|The minstrel boy| ^MIDI|{{:muziko:La_bardo_irlanda.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_bardo_irlanda.png}} Militon iris irlanda bard'; li frontante morton staris; kun glavo, harpo kaj verdkokard' por batalo sin preparis. „Kantoland’” — deklaris li — „la mond' vin perfidados. Sed gardos vin per glavo mi, per la harpo vin glorados!" La bardo falis; al malamik' li neniam ekgenuis. Ne sonis plu lia harpmuzik', cxar la kordojn li detruis. Kantis li: „Anim' de ver', de amo kaj braveco, muzikos vi nur en liber', sed neniam en sklaveco!". {{tag>kanto litero_b irlanda notoj midi akordoj}}