====== La beba reĝo ====== ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ===== Teksto ===== Kantu lu lu! Lu lu, bebeto, li kvietas. Kantu lu lu! Ŝuŝ! Nun ekdormu beba reĝ'. Gvatas anĝeloj, stel' briletas, Kie li nun por dormo pretas. Kantu lu lu! Kantu lu lu! Lu lu, bebeto baldaŭ dormos. Kantu lu lu! Ŝuŝ! Nun ekdormu beba reĝ'. La estonteco ĝenon formos; La estonteco por li mornos. Kantu lu lu! Kantu lu lu! Lu lu, bebeto tuj silentos. Kantu lu lu! Ŝuŝ! Nun ekdormu beba reĝ', Kruce najlita iam pendos Ĝis la tombejo lin atendos. Kantu lu lu! Kantu lu lu! Lu lu, bebeton nun ne veku, Kantu lu lu! Ŝuŝ! Nun pludormu beba reĝ'. Sonĝe pri Pasko, ĝojo regu; Fronte al morto, li venkegu. Kantu lu lu! ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/bebaregho.htm ###Fine de la pagxo difinu etikedojn, nepraj: kanto, litero_a (aux litero_cx, litero_d, ktp) {{tag>kanto litero_XX}}