====== La bela knabin' de l' kamparo ====== ^Muziko|Laux germana melodio| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Jan Van SCHOOR]]| ===== Teksto ===== Sxi estas ja floro kreskinta en kamp', pli bela ol urba frauxlino; sxi estas fortika, sxi estas knabin' kun bona koret' en la sino! Ja multaj ameme okulas al sxi; sed vane ecx regxo aux caro ne rabus la koron per ruz' aux per fort' de l' cxarma knabin' de l' kamparo! Kaj dum la kermeso mi dancas kun sxi, rapide ni ja ne lacigxas; tenante sxin preme cxe varma la brust'; ha! kiel felicxa mi igxas! La homoj ridete rigardas al ni kaj miras pri bela la paro; fiere mi marsxas al mola la brak' de l' cxarma knabin' de l' kamparo {{tag>kanto litero_b esperanto}}