====== La beleco ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== Mi sentas la cxeeston de l' komenco kaj la fin' Kiam mi vagadas en Helsinko aux Berlin Viviga malsterilo, foresto de la prem' La sento de trankvilo dum mi estas nur mi mem Mi legas la mesagxon de afisx' en stratangul' Mi transiras en la kagxon novaj revoj por revulo //Refreno:// >La beleco de malpur' >Kaj la fendoj en la mur' >Loko por la alispec' >Malperfekto kaj eblec' Revenante hejmen mi rigardas cxirkaux mi Mi vidas la fasadojn kun perfekta harmoni' Ne gravas kiel zorge observadas la okul' Trovigxas nek raspajxo, difekteto aux makul' Sed mi pensas ke makulo foje povas resti sem' Kiu kreskos kun beleco, fresxaj brancxoj kaj vivem' >//Refreno// Kaj en la ombroj vivas kaj en mallum' aktivas Alternativ' Kaj de l' subgrundo sonas La kamton mi rekonas Plenan je viv' {{tag>kanto litero_b esperanto roko}}