====== La biciklo ====== ===== Teksto ===== {{ youtube>rAH4KL1fIbk}} //Refreno:// >La biciklo, laŭ mi la plej bona ilo >ĉion malbonan forgesas mi >dank'al tio en Esperantion volas rajdi mi >La finan venkon atingi per ĝi Venkon super imperiismo Super egoismo, super militemo Super nekomprenemo, favore al respektemo Al senfina amo kaj al pacamo Biciklante sonĝas mi pri pli bona mondo La homaro dancu en unu granda rondo Mi sonĝas pri israelanoj kaj palestinanoj Fariĝu respektemaj, bonaj fratoj Mi sonĝas pri tio, ke la scienco sin dediĉu Al veraj bezonoj Al serĉi solvon por malsato Ĝi ne plu kreu grandajn kanonojn kaj pafilojn, supersonajn aviadilojn Kaj atombombojn Ne plu pleniĝu pliaj tomboj da senkulpaj viktimoj Trafitaj far la homa agresemo kaj senkialaj timoj Ĉiu kun sia lingvo Kaj por ĉiuj unusola interkultura kompreno eblas nur Per unueco parola Komprenon sekvas amo, kaj amon sekvas paco Kvankam forte staras la muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj ja dissaltos la obstinaj baroj Per la sankta amo disbatitaj Biciklante vekiĝas mia ena infano Biciklante vekiĝas mia al-homa-amo Biciklante liberiĝas mia sonĝivo Biciklante fariĝas plej agrabla mia vivo (2x) ---(longa paŭzo) >//Refreno// La biciklo, laŭ mi la plej bona ilo ĉion malbonan forgesas mi dank'al tio en Esperantion volas rajdi mi La finan venkon atingi per ĝi Ĉiu kun sia lingvo Kaj por ĉiuj unusola interkultura kompreno eblas nur Per unueco parola Komprenon sekvas amo, kaj amon sekvas paco Venkon super imperiismo Super egoismo, super militemo Super nekomprenemo, favore al respektemo Al senfina amo kaj al pacamo Kvankam forte staras la muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj ja dissaltos la obstinaj baroj Per la sankta amo disbatitaj ===== Eksteraj ligoj ===== * https://hiphopesperanto.blogspot.com/2010/01/hiphopa-kompilo-vol-1.html – Oficiala retejo de "HipHopa Kompilo Vol. 1", kie eblas elŝuti la albumon senpage (laŭ permesilo CC-0) * https://www.youtube.com/watch?v=rAH4KL1fIbk - Kanto ĉe YouTube {{tag>kanto litero_b filmo esperanto}}