====== La bilipot' da teo ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:La_bilipot_da_teo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_bilipot_da_teo.png}} Vi parolu pri viski', parolu pri bier', pri agrabla trinkajxo atendas kun fier'. Sur brila fajreto jen bilipot’ da te’ - nenio pli placxas en nia veprej'! Do la tasojn plenigu nun sen argument', rifuzu bieron pro tuta kontent'; kaj cxiumatene, laux mia emfaz’ vi teon preparu - jen superekstaz'! Mi frue tagigxe ekiras el lit', neniel bezonas produkton de l’ vit'; kontrolas formikojn en mia "nazo-sak'", tiam sercxas sukeron kaj panon en pak'. Gxis bilipot' bolas, al riveretej' mi iam vagadas, revante pri te', liberigas cxevalojn por vigla la trot', tiam trinkas el nigra kaj malnova pot'. Noktigxe mi kampas tre lace en val' poto montras mezuron da gren' por cxeval'. Al simpla hom’ placxas la viv’ en veprej', Sed denove mirigas min bongusta te'. {{tag>kanto litero_b angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}