====== La blinda knabo ====== ^Teksto|J. J. L. Ten KATE| ^Muziko|Jef Van HOOF| ^E-teksto|[[Jan van SCHOOR]]| ^Originala titolo|De blinde Knaap| ===== Teksto ===== Panjo, restu apud mi, diru, kiel flors flor’, diru kiel la kampar’ brilas en bril’ de l’auxror’! Panjo, sxatus vidi mi cxion cxirkauxanta min: sed unue sxatus mi unufoje vidi vin! Bela estas la floret’, oni diras, kaj la land’, la rozet’ kun sia kron’ kaj la bird’ kun sia kant’! Bele sonas via vocx! kiel kant’ de najtingal’; cxu pli bela povas do esti sunobril’ en val’! Cxie vagas mi, ho ve! Tra malluma land’ sen lim’ Panjo, restu apud mi: sola min ekkaptas tim’! Kiam kantas vi, patrin’, laux angxela melodi’: paradizon en sunbril’ sin bananta, vidas mi. Panjo, sxatus vidi mi cxion cxirkauxanta min; Sed unue sxatus mi unufoje vidi vin! {{tag>kanto litero_b flandra}}