====== Bona humoro, La ====== ^Teksto|[[Klara Ilutovicx]]| ^Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Sukceso, fal’, malgajn’ Alternas en sonor’ De la mistera vivmelodi’. Veturas mia trajn’, Rapidas mia trajn’ Al cxiam nova bunta medi’. Kaj cxiu plongx’ aux tremp’ En gxin fortigas pli. Benatas gxiaj pano kaj vin’. Atendu, mia temp’, Ripozu, mia temp’, Flugante al la loga senfin’. Kurado, stumblo, driv’, Ekfloro de l’ esper’, En gxia onta gxoj’ dolcxa dron’. Plu vekas mia viv’, Plu vokas mia viv’ Al nekonata lumo kaj bon’. {{tag>kanto litero_b esperanto}}