====== La bona temp' ====== ^Muziko|[[Tobiasz Kubisiowski]]| ^Esperanta teksto|[[Tobiasz Kubisiowski]]| ^Tipo|originala| La kanto aperas en la muzikalo [[La sorto gvidos vin]] kantita de 'Tom', 'Kim' kaj 'Dan' ('la Juveloj'). ===== Teksto ===== //Tom// Memoroj simple perdiĝas post moment’ Tiuj sentoj paliĝas tuj, Sed ie, ie profunde mi Mi tamen tenas tiujn memorojn Tiujn memorojn pri la bona temp’ //Kim// Mi scias pri kio pentas mi Mi certas pri la esper’ Kaj nun vivigas min Nur la memoroj pri La temp' de l’ fier’ //Dan// Mi volas ke iam revenu Momentoj de ĝojo kaj pac’ Tempo sen agac’ //Tom// Tiu memoro perdiĝas tiom facile Kial oni ne provas revivigi ĝin? Kial ni ne provas ke en ĉiu momento de ĉiu tago de ĉiu jaro ni provu ke tiu tempo estu kiel la malnovaj tempoj kiujn ni jam vivigis Ĉu ni ne provu ke ĉi tiu temp’ Estu la bona temp’? ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=aBwzTzEyaOA&list=OLAK5uy_kzyEDjxdjdypSBpCzXKyHKV-Oj9qB_KoA&index=4 (en YouTube) * https://open.spotify.com/track/5xCgME5rrTmePzywkfrqWs (en Spotify) {{tag>kanto litero_L}}