====== La bonaj vortoj ====== ^Teksto|[[Jesús María SAHUN]]| ^Muziko|[[Pixamandúrries]]| ^Kantas|[[José «Kuko»]]| ===== Teksto ===== La bonaj vortoj ne revenigos la filojn, la bonaj vortoj ne plenumigos viajn promesojn, la bonaj vortoj, tiuj de militestro via, sanon ne donos al mia popol', grundon nek donos al mia popolo. Nun, malamas mi bonajn vortojn, kaj frenezigxas mia koro pro tiomaj promesoj rompitaj. Troaj la vortoj de l' homoj sen la parolrajt', troa trompado, troaj miskomprenoj. Vi povas esperi retrofluon de cxiuj riveroj, Kvazaux libernaskito eksxati povus vivi en malliberejo. {{tag>litero_b kanto esperanto}}