====== La Bonurbo ====== //Kantas [[Persone]]// //Muziko de Martin. Teksto de Martin, Bertilo & Per Ola// ===== Teksto ===== Mi iris en la centron por vidi kio okazas en la metropolo Sur la placo estis granda koncerto homoj dancis, estis gaja folo La lumo sur la akvo, la homoj en la strat' Mi iras auxtobuse, mi iras per boat' Mi iris en la oldan urbon En kafejo sidis amikaro Kaj iu demandis al cxiuj cxu ni iru nagxi en la maro Ni mangxas glaciajxojn, diskutas pri muzik' Ludigxas la gitaro kaj la busxharmonik' Bela kiel stelo, hela kiel tag' La urbo de festego, de amo kaj vagad' Jes, vi estas bela, kiel plej bela knabin' Stokholmo, mi amas vin Mi iris sur la stratoj dum nokto La varma vento kiel kareso Same svarmis homoj kiel dum tago Stratartisto ludis kun sukceso Plej belaj en la mondo la inoj tie cxi Meze de amikoj, mirinda vivmedi' {{tag>litero_b kanto}}