====== La bosko fraksena ====== ^Teksto|John OXENFORD| ^Muziko|C. HUGHES| ^E-teksto|[[William HARVEY]]| ^Kantas|[[Akordo]]| ^Origina titolo: |//Llwyn Onn// (kimre), //The Ash Grove// (angle)| ^MIDI|{{:muziko:la_bosko_fraksena.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_bosko_fraksena.png}} La bosko fraksena tre klare parolas Per vortoj blovataj de l’vento el gxi; Dum sur gxiaj brancxoj sunlumo briletas Vizagxoj amataj rigardas al mi. En revo malnovaj amikoj aperas, Vekigxas memoroj pri gxojo kaj plor'. Kun flustro mallauxta folioj susuras Cxe la bosko fraksena, la hejmo de l'kor'. Ne plu mi ridadas, la pasxoj pezigxas, Ariojn malnovajn auxdadas orel', Pri tagoj de gxojo mi nun enpensigxas, Amikoj revenas al ter' el cxiel’. En cxiu angulo vidigxas najbaro, La karaj vizagxoj ne plu estas for: Rigardas min ame malnovamikaro El bosko fraksena, la hejmo de l'kor'. {{tag>kanto litero_b kimra popola notoj midi akordoj}}