====== La bovino de la pastro ====== ===== Teksto ===== Jen estigxis nova kant', nova kant’ auxdigxas en la tuta land' de l'pastor-bovin’. Bovinon havis la pastor', la pastor’ gxi malsanigxis je la kor', la pastor-bovin’. La servistino de l'pastor', de l’pastor’: ploregis el la tuta kor' pro pastor-bovin’. Multajn larmojn versxis sxi, vesxis sxi kaj pregxis al sankt’-Euxfrazi' pro pastor-bovin’. Funebre fine kun rutin', kun rutin’ bucxigxis de l'pastor' bovin', de l'pastor' bovin’. Matene staris en la stal', en la stal’ vespere pendis en la hal' de l'pastor' bovin’. Tuj post kruela bov-bucxad', bov-bucxad’ jam sekvis pecon-disdonad' al la urbanar’. Sinjoro pastro en cxagren’, en cxagren’ ne volis mangxi de l'bovin mangxi de l'bovin’. Urbestro kaj la skabenin’, skabenin’ formangxis kapon de l'bovin' de l'pastor-bovin'. Rapide pakis sakristjano, sakristjano la voston nur per celofan' de l'pastor-bovin’. La dika pufa landgxendarm', landgxendarm’ kolbason prenis li kun cxarm' de l'pastor-bovin’. Cxielon grimpis la anim', la anim’ cxar estis de pastor' bovin' de pastor’ bovin'. Sed ne kompletas tiu kant', tiu kant’ bovido restas kun ruband’ de l'pastor-bobovin'. Dauxrigu gaje vi, sinjor', vi sinjor’ en kanta aux en fajfa hxor' pri pastor-bovin’. {{tag>kanto litero_b nederlanda popola }}