====== La bovpelistoj ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:La_bovpelistoj.mid}}| Noto: La bovajxindustrio estis grava parto de la auxstralia ekonomio. Post 1879 fridigita viando estis eksportita al Anglujo kaj Usono. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:La_bovpelistoj.png}} Tra l' vasteco de Kvinsland' Ni bovamason pelas, Kaj al aux pasxtej' aux vendokamp' Ni laux ordono celas. Refreno: >Jen botelo da vin' Do drinku sen hezito, Kaj tostu je la san' De cxiu bovpelisto. Refreno Laux la polva vojo ni Virinon ne renkontas. Sed la forta pluvo aux sekeg' Cxiame nin alfrontas. Refreno La infanoj sur la voj' Mokkrias kun persisto, "Panjo, kasxu la vestajxojn cxar Alvenas bovpelisto." Refreno Iras ni al urbtrinkej' Post pago por laboro. Kaj pli malgrandigxas jara cxek' Dum cxiu gaja horo. Refreno Sur fidela rajdcxeval' Mi baldaux hejmeniros, Kaj sur fora Maranoa bord' Laboron plu akiros. {{tag>kanto litero_b angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}