====== La cigana bubo en nordo ====== ^Teksto|Em. Geibel| ^Muziko|C. G. Reissiger| ^E-teksto|[[wpeo>W. Hölscher]]| ^Origina titolo|Fern im Süd' das schöne Spanien| ===== Teksto ===== Estas sude Hispanujo, Mia bela patroland', Kie ombra kasxtanujo Tremas en mugxanta kant'; Kie ardas pli rugxete Rozoj kaj migdaloj nun, Kaj vinberoj pli dolcxete, Kie brilas ore lun’. Migris mi, la malgxojulo, Kun liuto tien cxi. En neniu homokulo Vidas afablecon mi. Kun donaco nesuficxa Oni min irigas for; Batas ne por mi, malricxa Bruna knabo, homa kor’. Tra nebulo vualanta Jam ne brilas mia sun', Jam ne estas mi kantanta, Sentas tro malgxojon nun. La motivo sin enpusxas En la melodia kant', Kiel mian koron tusxas Mia hejma, suna land’. Al patrujo la sopiron Ne pli longe portos mi, Tial lasu la deziron Solan al mi sen envi’. Nun antauxen! Hispanujon! — Jam vekigxas hejma son’, — Fine havu kasxtanujon Mi cxe mia tomba sxton'! {{tag>kanto litero_c germana}}