====== La cikonio ====== ^Teksto|Hendrik MUYLDERMANS| ^Muziko|Em HULLEBROOCK| ^E-teksto|[[Juul KARNAS]]| ===== Teksto ===== Cxe preta jam lulilo, kun sama korinklin’, la manoj en la liaj, sxi alrigardas lin. Pri dolcxa infaneto parolas sxi kaj li, pri l’baldaux alportota de l’kara cikoni’. Patrino jen diras, gxojbril’ en l’okul’: „Ho, estos kanbeto, la cxarma etul’; al patro simila laux nom’ estos gxi, sed ankaux laux bono kaj laux energi’! La cikoni vokas kun gaja fresxa ton’: „La vintro malaperis, revenas belsezon’!” Sur busx l’edzion kisas la edz’ kun afekci’: „Arentu, karulino, pri l’cikonia kri’: Knabino gxi estas, la dolcxa idet’, de sia patrinjo mirinda portet’; laux sxi gxi nomigxos, kaj kiel virin’ gxi estos afabla, fidela sen fin’!” Cxu cikoni’ auxskultis la vortojn cxe l’lulil’? Dum nokto jen alvenis filin’ kaj ankaux fil’. Plenumis do deziron de ambaux, ruza best’, ridante gxi reflugis al sia propra nest’! Infajojn ja nomis gepatroj laux si, kaj ili grandigxis en la famili’: en dom cikonio revenis kun bru’, sed tamen gxemelojn alportis ne plu. {{tag>kanto litero_c flandra}}