====== La Ĉielo ====== ^Muziko|[[Martin]]| ^Teksto|[[bertilo wennergren|Bertilo]]| ^Kantas|[[Persone]]| ===== Teksto ===== Mi kusxas ununura sur la lit' Apude fajfas la masxin' Mian spiron mi ne povas auxdi plu Gxi sxajne jam forlasis min Sxvebas mi sub plafon' Plej interesa perspektiv' Jen auxdeblas la son' Promeso pri alternativ' Estas fin' de la tunel' Infera bril' el la cxiel' Li bonvenigas min al sia hejm' La mastro de la nova ter' Eldiras li per fajra fulmotondra vocx' Verdikton pri la sola ver' Elektra sxok' al la kor' Gxi skuas kaj min tiras re La demon' estas for Mi pensas nun ke tamen ne Estas fin' de la tunel' Infera bril' el la cxiel' Dolcxa lum' alloga hel' Gxi pelas min al sia cel' {{tag>litero_cx kanto}}