====== La dana ĝardeno ====== ^Esperanta teksto|[[P. Th. Justesen]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Gxardenon belegan mi montros al vi. Marbluas cxirkauxe, arbverdas en gxi. Kaj birdoj nestfaras en hegxo-florant' kaj flugas matene aeren kun kant'. Dum ondas la fresxa marblu-idili',  emergxas insulo cxarmega el gxi. La maron plenigas impona sxipar', la landon orfruktoj kaj ricxa florar'. Murmuras fonteto, fluetas river'. Montetojn rondetajn karesas l' aer'. Herbejo molegas. Ho! gxuo de Di'! Ludadi, kantadi, ridadi en gxi'! Knabinoj dancadas en brila florar' , sangrugxa, negxblanka surbruste en par', dum knaboj ludadas per harpo kaj glav', kantante pri dana boneco kaj brav'. Mi kredas - ne, scias - mi certas pri gxi: princ' estas en mondo cxi belidili': gxarden' sur insul' , cxirkauxita de mar'. Alvenu! Rigardu! Jen gxia belar'. La valoj! La kampoj! Marstrando en sun' Gxardeno! Arbaro! Kaj negxblanka dun'! Florar' en herbejo! Brilego cxe strand'! Danlando! Danlando! Ploranta girland'! {{tag>kanto litero_d dana}}