====== La dana kanto ====== ^Esperanta teksto|[[C. Graversen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Den danske Sang| ^Originala teksto|[[Kai Hoffmann]]| ===== Teksto ===== La dana kant' estas junulino kantanta milde en nia land'. Infan' sxi estas de sonkombinoel fagoflustro kaj ondokant'. La dana kant' tiel plensonoras el glavo, sxildo kaj sonoril', ke al okul' kvazaux reekfloras praulaj faroj en mitobril’. Selanda cxarm' kun jutlandpotenco — mildeco kun malmolec' en lig' — la kanton garnu, ke gxia senco akordu vere kun nia psik', Pasantaj tempoj mildigas morojn, sed tamen sxtalo por lukt' kaj art' necesaj restas, kaj niajn volojn sxtaligas pleje pratempa bard'. Do kantu, danoj, la kor' jubilu en propra lingvo: kantada son', alauxdoj kaj najtingaloj trilu gvidante vin per fakula kon', Sovagxe kantas senbrida vento, cxestrande tondras giganta hor', kaj gaje sonu el kampa tendo kaj urba domo la kantsonor'. {{tag>kanto litero_d dana}}