====== La Danubo gaje bruas ====== ^Teksto| [[wpeo>Ivan Vazov]] | ^E-teksto|[[A. GRIGOROV]]| ===== Teksto ===== Onde fluas, gaje bruas la Danub' river' kaj "Radecki" sur la ondoj nagxas kun fier'. Jen bulgaraj ribeluloj kun junula brul', sur la frunt' leoninsignoj, flamo en okul'. Botev mem fiere staras kun ponard' en man' kaj ordone li parolas al la kapitan': Estas ni tacxment' bulgara, vojevodo — mi — ni ekiris por libero lukti tie cxi. Al la kara Bulgario iras ni al mort' — por gxin savi el sklaveco, premo kaj perfort'! {{tag>kanto litero_d bulgara}}