====== La diferenco ====== ^Muziko|melodio de [[MOZART]]: Brüder, reicht die Hand zum Bunde| ^Esperanta teksto|[[J. BURGER]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Pastro sidas sur balkono, En la mano ora mono Jxus pagita de la sxtat'. Por laboro liverita — Ne utila — sed spirita — : Kvincent markojn en monat'. En fabriko laboristo Laboregas kun persisto, — Monon tre bezonas li; Venas la salajrotago: Nur cent markojn — tuta pago — Por multnombra famili'. Pastro lauxdas karan dion, Ege sxatas religion: En kontento vivas li; Sed proleto cxe nenio — Cxar al li ne helpas dio — Emas al revoluci.' {{tag>kanto litero_d germana laborsita}}