====== La dimanĉaj fotoj ====== ^Muziko|Eric LANGUILLAT ([[initials_dc|inicialoj d.c.]])| ^Esperanta teksto|Eric LANGUILLAT ([[initials_dc|inicialoj d.c.]])| ^Esperanta plenumo|Eric LANGUILLAT ([[initials_dc|inicialoj d.c.]])| ^Tipo|nova teksto| Teksto kaj muziko : Eric Languillat ===== Teksto ===== Mia memoro ne plu povas disigi La dimanĉojn de kutim' Vi tiam bone sciis min instigi Vin foti de korpo ĝis anim' Insiste petis de mi fari fotojn Je suna veter', je pluva veter' Pri via belo fari bildajn raportojn Je varma somer', en vintra aer' Kiom da fotoj de vi ĝis nun kolektis mi? Dimanĉa fotad': nepra ago! Kiom da fojoj kiam simple perfektis vi? Beleco en kadr': via pago! Kiom da fotoj de vi ĝis nun kolektis mi? Dimanĉa fotad': nepra ago! Kiom da fojoj kiam simple perfektis vi? Beleco en kadr': via pago! Kiom da bildoj de vi ĝis nun kolektis mi? Dimanĉa fotad': nepra ago! Antaŭ fotiloj ĉiam simple perfektis vi! Beleco en kadr': via pago! ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.initialsdc.net/V3/urbanolyrics.htm - Kantoteksto ĉe pago de inicialoj d.c. * https://open.spotify.com/track/5zXE67dOxsbqPpvwsuFq0v - kanto "La dimanĉaj fotoj" ĉe Spotify * https://www.deezer.com/en/track/65764086 - kanto "La dimanĉaj fotoj" ĉe Deezer {{tag>kanto litero_l}}