====== La Distanco ====== //Auxtoras [[Rogxer BORGXES]], 2001// //Originale aperinta en la disko "Muziko Elektronika" (kantas Isis Okabe Piton, el Brazilo). Nova versio aperas en la kd "Elektronika Kompilo" de Vinilkosmo (kantas Anna Strömberg, el Svedio).// ===== Teksto ===== Matene, kiam mi vekiĝas Kaj bedaŭrinde ne troviĝas La dolĉa gust´ de via lip´ kaj kis´ La forestado en la lit´ La viv´ forpasis tuj dum nur sekund´ Hodiaŭ ne alvenas fin´ Inklinas mi, nun, pli kaj pli al sent´ Kaj kreskas volo kisi vin Sed la distanco… Sed la distanco… Apartaj ni pro vasta ocean´ La nokto inundas memoradon Do mi ekpensas pri la lun´ kaj vi Revanta pri nia dancado Nu, batu mia sopiranta kor´, Lekante gutojn sur la ter´ Pleniĝu fine mia anim-kalik´ Je la likvoro de la esper´ Sed la distanco Sed la distanco La distanco Sed la distanco La distanco… {{tag>litero_d kanto}}