====== La diversaj aĝoj de l'homo ====== ^Muziko|József DINNYÉS| ^MIDI|{{:muziko:la_diversaj_agxoj_de_l_homo.mid}}| Aperis en la sonkasedo //Al Venko!//, eldonita de Lingvo-Studio en 1986. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:la_diversaj_agxoj_de_l_homo.png}} {{:bildoj:alvenko.jpg?150}} En supra cxambro, lulo...lulo... Angxele dormas la etulo: '' ''Etagxo Sed baldaux li el dorm' sin sxiras Kaj pri la bela mondo miras: '' ''Miragxo Jam ne plu side li tamburas, Sed tra la dom' esplore kuras: '' ''Kuragxo Kun vundoj li (kaj sen rubandoj) Revenas el stratbubaj bandoj: '' ''Bandagxo Kaj baldaux sekvas li kun gxojo Knabinon cxien sur la vojo: '' ''Vojagxo Al sxi li donas sian nomon Por fondi kune novan domon: '' ''Domagxo Li tiam estas tre utila Fortika vivo, kvankam vila: '' ''Vilagxo Kaj post rapida tempopaso Postrestas nur senviva maso: '' ''Masagxo P.S. Mi ne apliku al virino Gxi tiun viv- kaj rimo-sagxon Cxar de l'komenco gxis la fino Sxi cxiam havas saman agxon: '' ''Avantagxo! {{tag>kanto litero_d esperanto notoj midi akordoj}}