====== La dizertanto ====== ^Muziko kaj teksto|[[wpeo>Boris Vian]]| ^E-teksto|[[wpeo>Franko Luin]]| ^Originalo|Le deserteur| ===== Teksto ===== Al vi en registaroj mi sendas cxi leteron, vi prenu en konsideron la vortojn tie cxi. Ricevis mi ordonon eniri la armeon, akcepti la ideon ke pafi estas bon’. Mi tion ne obeos! Ne estas mi sur tero por ies ajn konkero nek pafo de kunhom’! Tro longan tempon jam milito nin turmentis, tro longe jam violentis la homo kontraux hom’. Dum miaj dudck jaroj mi vidis patrojn morti, patrinojn nigron porti, infanojn en la plor’. Suferas la patrinoj, dum kelkaj sin amuzas kaj la militon uzas por gajno kaj profit’. Al la militkaptitoj forprenas vi l’ animon, forprenas memestimon, forprenas cxion ajn. Se sango vin allogas, vi versxu vian sangon. Vi havas altan rangon, do gxi valoros pli. Mi morgaux estos for, mi fermos mian pordon fortrancxos mi la kordon, kiu ligas min al vi. Mi iros inter homoj, mi vagos tra la mondo, mi estos vagabondo, al cxiuj diros mi: "Vi uzu vian vivon! Vi uzu gxin en paco! Ne estas vi pajaco! Vi estas frato, hom’!" Al tiu kruda mondo plenplena da perforto, mizero, sango, morto ni diru kune: Ne! Ni kriu kune: Ne! {{tag>kanto litero_d franca}}