====== La dizertanto ====== ^Muziko|Harold BERG| ^Origina teksto|Boris VIAN| ^Esperanta teksto|Tomas FREJARÖ & Camille DELLEPIERRE laŭ inspiro de [[La dizertanto]]| Modernigita versio de konata franca kanto. ===== Teksto ===== Sinjoro prezident', mi skribas ĉi leteron, vi prenu en konsideron la vortojn tiujn ĉi. Ricevis mi ordonon eniri la armeon, akcepti la ideon ke mole bombas ni. Sinjoro prezident', ni ja malvolas vere, ne paŝu ni surtere por ies ajn konker'! Tro longan tempon jam perforto nin delogis, tro longe jam ni mensogis ke ni pafas por liber’. Mi vidis multe tro da homoj rifuĝintaj, familioj disĵetitaj, eksportoj de milit'. Suferas la infanoj, dum kelkaj sin amuzas kaj la militon uzas por nafto kaj profit’. Kiom da Abu Grajboj forprenas la animon, forprenas memestimon, eĉ rajton esti si. Se sango vin allogas, nu verŝu vian sangon. Vi havas altan rangon, do ĝi valorus pli. Mi morgaŭ estos for, ferminte mian pordon fortranĉos mi la kordon, kiu ligas min al vi. Mi ŝvebos super bordoj, mi biciklos tra la mondo, mi estos vagabondo, al ĉiuj kantos mi: “Vi uzu vian vivon! Vi uzu ĝin en paco! Ne estu vi pajaco! Vi estu frato, hom’!” Sinjoro prezident', vi ne ricevos amen se vi militus tamen estas ne laŭ mia nom'. {{tag>kanto litero_d}}