====== La dizertonto ====== ^Verkis|B. Vian| ^E-teksto|Georges Lagrange| ^Kantas|Jxak Lepuil| "La Dizertonto" estas fama kontraŭ-milita kanzono verkita franclingve de Boris Vian kaj eldonita en 1954 dum la Batalo de Dien Bien Phu. Ĝi estis unue kantita de Marcel Mouloudji, en 1954. Ĝi estis poste tradukita al multaj lingvoj kaj estis grava kontraŭ-milita kanzono de Joan Baez dum la Vjetnama milito. En Esperanto diskoniĝis tri diversaj tradukoj: – La unua estis de Georges Lagrange, rekte bazita sur la originala teksto de Boris Vian kaj eble entute la unua traduko de la kantoteksto al alia lingvo (1956). Ĝi kantiĝis fare de Ĵak Le Puil, dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj unu el la plej konataj esperantlingvaj kantistoj, kaj inkluziviĝis en la albumo Danĝera ul’ de 1978. – La dua versio estas traduko de Renato Corsetti, multjara estrarano kaj de 2001 ĝis 2007 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kaj klare baziĝas sur la itallingva versio de Giorgio Calabrese kantata aparte de Ivano Fossati. – La tria, alternativa versio estas traduko de Franko Luin. Dum 2013 la muzikgrupo "La Perdita Generacio" esperante adaptis la kanton sub la titolo "La dizertanto" en la albumo Ĉiamen plu. //[Fonto: laŭ vikipedio] // ===== Teksto 1 – trad. Georges Lagrange ===== {{ bildoj:lepuil_dangxera_ul.jpg?250}} Sinjoro Prezident’ - Mi skribas cxi leteron, kaj havas mi esperon, vi legos kun atent’. Alvenis jen paper’ kun la ordon-invito, foriri al milito, merkrede je l’ vesper’. Mi diras sen rezon’ ke tion mi ne faros, mi sur la ter’ ne staros por murdo de la hom’. Ne ofendigxu vi, se mi per gxi vin spitas, mi cxion mem decidas kaj tuj dizertos mi. En mia juna agx’ formortis mia patro, foriris mia frato kaj brulis la vilagx’. Patrino pro sufer’ jam kusxas en la tombo, ne zorgas sxi pri bombo, ne zorgas ecx pri verm’. Dum mia kaptitec’ jam oni la edzinon forsxtelis kaj animon kaj la pasinton ecx, Jam morgaux sen prokrast’ fermigxos mia pordo al jaroj de la morto kaj fugxos mi kun hast’. En almoz-peta viv’ mi iros tra la mondo mi estos vagabondo kaj diros re al vi: "Rifuzu al bucxad’, rifuzu murd-inciton ne faru vi militon, rifuzu al murdad' " Se fluu nun la sang’ - la propran do vi donos, jen kion mi proponos, Sinjor’ de alta rang’, Kaj se vi sercxos min, eksciu trup’ gxendarma, ke estos mi senarma: Gxi pafu do sen tim’. ===== Teksto 2 – trad. Renato Corsetti ===== ^E-teksto|[[wpeo>Renato CORSETTI]]| LA DIZERTINTO En plena kapablo, estimata Prezidanto, mi skribas ĉi leteron, kiun eble vi leĝos. Ci tiu rekrutkarto al mi rekte ordonas foriri al milito venontan lundon. Sed mi ne estas ĉi tie, estimata Prezidanto, por mortiĝi homojn similajn al mi. Mi ne koleras kontraǔ vi, mi diru parenteze, sed mi nun jam decidis mi estas dizertonta. Min trafis nur malfeliĉoj ekde kiam mi naskiĝis kaj idoj kiujn mi kreskiĝis, ploradis kun mi. Miaj patro kaj patrino nun jam estas subgrunde kaj pri la milito ili nepre ne zorgos. Dum mia mallibereco iu stelis al mi mian edzinon, mian pasintecon kaj mian plej belan aĝon. Morgaǔ mi leviĝos, fermos la pordon antau mortintajn jarojn kaj ekmarsis. Mi vivos per almozo sur stratoj de Hispanio de Francio kaj Britio kaj al ĉiuj mi krios ke oni ne plu foriru kaj oni ne plu obeu, nur por iri morti por ne gravas kiu. Tial se necesos sango ĉiakoste, iru doni la vian, se tio amuzas vin. Kaj diru al siaj uloj, se ili venos min ŝerĉi, ke al mi ili povas pafi, armilojn mi ne havas. ===== Teksto 3 – trad. Franko Luin ===== LA DIZERTINTO Al vi en registaroj mi sendas ĉi leteron, vi prenu en konsideron la vortojn tiujn ĉi. Ricevis mi ordonon eniri la armeon, akcepti la ideon, ke pafi estas bon'. Mi tion ne obeos! Ne estas mi sur tero por ies ajn konkero nek pafo de kunhom'! Tro longan tempon jam milito nin turmentis, tro longe jam violentis la homo kontraŭ hom'. Dum miaj dudek jaroj mi vidis patrojn morti, patrinojn nigron porti, infanojn en la plor'. Suferas la patrinoj, dum kelkaj sin amuzas kaj la militon uzas por gajno kaj profit'. Al la militkaptitoj forprenas vi l'animon, forprenas memestimon, forprenas ĉion ajn. Se sango vin allogas, vi verŝu vian sangon. Vi havas altan rangon, do ĝi valoros pli. Mi morgaŭ estos for, mi fermos mian pordon, fortranĉos mi la kordon, kiu ligas min al vi. Mi iros inter homoj, mi vagos tra la mondo, mi estos vagabondo, al ĉiuj diros mi: "Vi uzu vian vivon! Vi uzu ĝin en paco! Ne estas vi pajaco! Vi estas frato, hom'!" Al tiu kruda mondo plenplena da perforto, mizero, sango, morto ni diru kune: Ne! Ni kriu kune: Ne! {{tag>kanto litero_d franca}}