====== La dolĉo de la Majo ====== ^Muziko|[[Kapriol']]| ^Esperanta teksto|[[Kapriol']] laŭ inspiro de mezepoka nederlanda kanto "Het zoetste van de Mei"| ===== Teksto ===== En la dolcxo de la majo gxoje iris mi Tie, profunde en la val' Kie la floroj koloris pli, alvenis mi La majo tre abundis Plenornama estis gxi Sed mi apenaux vidis gxin cxar kiel staris sxi, sxin trovis mi Tie mi trovis sola sxin La orajn harojn ligis sxi cxe la klara riveret', (cxe la klara riveret') Tien, do al sxi, migris mi Kiam sxi min ekvidis Rugxe koloris vang' Estis klare, rigardante sxin Senintence, sen ornam', montrigxis am' Afable mi salutis sxin sxi reciproke min Bonan tagon diris mi Konfidon ricevante jam de sxi En la dolcxo de la majo gxoje iris mi Tie, profunde en la val' Kie la floroj koloris pli, alvenis mi {{tag>kanto litero_l}}