====== La dom' de l' leviĝanta sun' ====== ^E-teksto|Manfred Ratislav| Usona kanto el la 19-a jarcento ===== Teksto ===== Jen dom' en Nova Orlean' konata estas gxi. Pereis multaj inoj jen, Sinjoro, ankaux mi. Ankoraux estus hejme mi, Kaj estus cxe l' patrin' . Sed mi tro stulta estis ja, Forlogi lasis min. Ho, mia kara fratinet' , Ne agu kiel mi! De l' dom' de l' levigxanta sun' , Fortenu vin de gxi. Al Nova Orleano mi, Reiri devas nun, Plu vivi tie en la dom' , de l' levigxanta sun' . {{tag>kanto litero_d popola usona}}