====== La dometo ====== ^Esperanta teksto|[[Civitano]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|La maisonnette Dalcroze| ===== Teksto ===== Estas tie la dometo, tia, tia, Blanka fumo flugas el la kameneto Tia, tia. Jen la fontaneto kaj la herbejeto, Jen la gxardeneto kaj la abieto Tra la la la la la la la la, Estas cxio eta en la domet'. Tiru ni sonorileton tian, tian, Frotu la piedojn, iru en cxambreton Tian, tian. Jen la du segxetoj, ronda la tableto Mira pianeto, mola lulileto Tra la la la la la la la la, Estas cxio eta en la domet'. Ni salutu Baroneton tian, tian. Jen la edzineto, verda tualeto Tia, tia. Portas la steleton la baronineto Babibulineto, esperantineto Tra la la la la la la la la, Estas cxio eta en la domet'. {{tag>kanto litero_d franca}}